
Inter la 15a kaj 20a de marto, dum duona horo, dum tuta tago aŭ dum pluraj tagoj, en Greziljono estis :
René Jelenc, Brigitte Ardon, Yves Couturier, Sunjo Cash, Alain Descarpentries, Jannick Huet & Bert Schumann, Jim Bayard, Frédéric Lauriol, Caroline Mauboussin, Emmanuel Morin, Pauline Gaborit. Krome Luc Gourin, Valérie Delaire, Vanessa Crossouard kaj 3 homoj de la firmao Beespok. Entute 18 homoj
Iu aŭ iuj el ni...
- liveris kaj instalis novajn liton kaj litkovrilojn, salonan Tablolignon
- ordigis la bindejajn aferojn
- ordigis segitajn laŭrojn
- alportis belajn pentraĵojn por la koridoroj
- aĉetis kaj kuiris por ĉiuj
- aldonis rigardumon en ŝtopiĝintan rubakvotubon,
- preparis instalon de elektra gaino/modluro
- purigis fenestrojn en la teretaĝo per speciala Karcher-aparato.
- diskutis pri la kuirista sezono 2019 kaj eventoj en 2020.
- greftis fruktarbon
- purigis la kuirejon malpuran kaj humidan post akvofuĝo.
- pridiskutis la raporton de la fajrobrigado
- fortranĉis ĉiujn videblajn bambuojn kaj urtikojn ĉe la baseno
- purigis la vitrojn de la verando (nun aŭtoj speguliĝas en ĝi)
- purigis la ĉambrojn por la sekvaj luantoj.
- polvosuĉis sub litoj per roboto
- inspektis la estontan PMR-ĉambron
- kunsidis pri la kontista bilanco de 2018
Entute 18 laboroj
René kaj Bert revenos la 30-31-an de marto, por movi la bindejon al klaso A.
Ĉeestos grupo de 45 luantoj 30-jaraj, kiu dancos vespere kun diskĵokeo Zam.
Se vi ŝatus helpi dumtage kaj danci dumnokte, ne hezitu veni !!!