
Katalin Kovats, redaktoro de edukado.net kaj sperta trejnisto de Esperanto-instruistoj, gvidos 5-tagan seminarion pri pedagogio.
Oktobro 21-a 25-a :
En la seminario, la partoprenantoj detale analizos la lingvajn kapablojn, trastudos la plurcent eran ekzercokolekton de edukado.net, mem kreos ekzercojn kaj solvos aliajn. Specialan atenton ricevos tiklaj gramatikaj problemoj (kiel la uzo de akuzativo, posedaj pronomoj, participoj kaj aliaj) kaj evoluigo de aŭdkompreno kaj parolkapabloj.
La seminario taŭgos kaj por lingvolernantoj kaj por instruantoj ekde la nivelo B1-B2.