le jeudi 20 février 2020
Vidu la fotojn !
Dimanĉon la 9an de februaro, tri esperantistoj el Le Mans ĉeestis la tutan tagon organizitan de la klubo en Angers.
Tiu tago okazis apud la lago de Maine.
Estis plezuro aŭskulti Nathalie Rigault, kiu rakontis sian vojaĝon kun ĉevaloj tra la franca kamparo dum kvar monatoj. Interesa diskuto sekvis. Kia granda kuraĝo, ĉar ŝi estis sola kun du junaj infanoj ! Eblas aĉeti la libron, kiu rakontas ŝian originalan kaj simpatian aventuron.
Antaŭ tagmanĝo okazis (...)